Rauw Alejandro
Rauw Alejandro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Raúl Alejandro Ocasio Ruiz |
Aliaj nomoj | Rauw Alejandro |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1993 (31-jaraĝa) en San-Juano, Porto-Riko, Usono |
Lingvoj | portorika dialekto • angla |
Loĝloko | Los-Anĝeleso |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Amkunulo | Rosalía (2019–2023) |
Okupo | |
Okupo | kantisto dancisto kantoverkisto muzikproduktisto |
TTT | |
Retejo | https://rauwalejandro.com |
Raúl Alejandro Ocasio Ruiz (San-Juano, Porto-Riko; la 10an de januaro 1994), pli konata kiel Rauw Alejandro, estas portorika kantisto.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en San-Juano, kaj vivis en Carolina (Porto-Riko). Same kiel li, ankaŭ liaj gepatroj estas artistoj, kiuj influis lin per kantistoj kiel Elvis Presley kaj Michael Jackson. Lia patro estas Raúl Ocasio, gitaristo; kaj lia patrino estas María Nelly Ruiz, ĥoristo. Dum pluraj jaroj li vivis en Usono, kie li estis influita de la ĝenroj ritmenbluso kaj dancejo.
Muzika kariero
[redakti | redakti fonton]2014-2017: Komenco
[redakti | redakti fonton]Li komencis sian karieron en 2014 per la kanto «Inevitable» (Neevitebla) kaj dum la sekvaj jaroj li plue lanĉis novajn kantojn kiel «Eso que tienes» (Tio, kion vi havas), «Días así» (Tiaj tagoj) aŭ «No me hagas esperar» (Ne igu min atendi vin).
2018-nuntempe
[redakti | redakti fonton]En 2018, li eldonis sian version de la kanto «Tú te imaginas» de De La Ghetto, per kiu li gajnis famon. Li partoprenis en kantoj kiel «Pa' tu casa» (Iru hejmen) kaj «Luz apagá» (Malŝaltita lumo), per kiuj li sukcesis plifirmigi lin. Tamen, la lanĉo de la kantoj «Que le dé» (Ke mi donu al ŝi), kunlaborante kun Nicky Jam, «Fantasías»(Fantazioj) kun Farruko kaj remiksaĵo kun Bryant Myers, Dalex kaj Kevvo, ĵetis lin al rekono en la tuta amerika kontinento fine de la jaro 2019.
En 2020, li eldonis sian unuan albumon, «Afrodisíaco» (Afrodiziigaĵo) en kiu partoprenis Anuel AA, J Balvin, Sech, Wisin & Yandel, inter aliaj.
En 2021, li lanĉis unu el siaj plej sukcesaj kantoj «Todo de ti» (Ĉio el vi). Ĉi tiu kanto akiris ses platendiskojn en Usono, kvar en Hispanio kaj multaj ordiskoj en Argentino aŭ Meksiko. Post la sukceso de tiu kanto, li lanĉis sian duan albumon Inverse, kiu atingis la unuan lokon en la ranglistoj de Hispanio. En aliaj landoj kiel Kolombio aŭ Peruo, ĝi akiris platenon kaj oron, estante la plej vendita albumo de la kantisto ĝis nun.