Saltu al enhavo

Diskuto:Gvanŝio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkiva noto

[redakti fonton]

Laŭ la protokolo de la laborpaĝo Vikipedio:elstaraj artikoloj la artikolo je la 29-a de majo 2006 elektiĝis elstara. ThomasPusch (diskuto) 16:47, 3 dec. 2022 (UTC)[]

La artikolo perdis legindan statuson, vidu balotpaĝon. --KuboF (diskuto) 21:52, 30 Jan. 2013 (UTC)

Gratulon

[redakti fonton]

Gratulon, Narvalo, por la eminenta kaj elĉerpanta artikolo. Petro 25. Aŭg. 2005 12:02 (UTC)

Ne gratulu, ĉar ne la mia: libere uzebla Narvalo 12:27, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Alinomigu

[redakti fonton]

Al Gŭangŝjio (laŭ PIV) krom se estas fonto de "Gŭangŝio".--Salatonbv (diskuto) 12:32, 2 Sep. 2013 (UTC)

Kara administranto, ĉar estas interkonsento sen kontraŭaĵo dum semajno, bonvolu alinomi tuj la artikolon.--Salatonbv (diskuto) 00:46, 10 Sep. 2013 (UTC)
✔ Farite Dankon pro reatentigo ;) --KuboF (diskuto) 16:06, 11 Sep. 2013 (UTC)
Eble dum tiuj du semajnoj neniu rimarkis la proponon. Silento ne ĉiam estas interkonsento. Mi ne proponas tamen rediskuti aŭ ŝanĝi sed nur pli klare scii kaj sciigi favorajn kaj malfavorajn aspektojn.
--- FAVORE al la skribformo "Gŭangŝjio" ne estas nur la ĉeesto de tiu formo en PIV, sed ankaŭ la prononco de la vorto, kiu laŭ la angla vikipedio estas [kwàŋ.ɕí]. La sono "ɕ" (= "x") ne ekzistas en Esperanto, sed estas inter "ŝ" kaj "ĥ". En la vikipediaj artikoloj Pinjino kaj Esperantigo de vortoj el ĉina fonto tiu sono estas montrata en Esperanto kiel "ŝj".
--- MALFAVORE estas ke tiu ĉi skribformo ne estas vera esperantigo de la ĉina nomo, sed nur transliterumo kun la aldono de la fina "-o". Fakte, la sono "x" = "ŝj" ne ekzistas en Esperanto, kaj esperantaj nomoj ne celas havi precize la saman elparolon de la origina nomo. (Ekzemple Bolonjo ne celas havi la sonon ɲ de la itala "gn" en Bologna.)
--- MI ALDONAS KE "El Popola Ĉinio" uzas "Guangxi", "Guangxi-a" ktp, ekzemple en [Esperanto.china.org.cn - Guangxi: monto kaj rivero en via sonĝo aŭ en Esperanto.china.org.cn - Vojoj por riĉigo en "regno de ŝton-montoj". --Rdelre (diskuto) 11:55, 15 sep. 2019 (UTC)[]

En januaro 2021, Salatonbv movis paĝon Guangŝjio al Gvanŝio, kaj notis "laŭ fontoj".

La nun indikitaj fontoj estas

por GvanŝioBertilo Wennergren: Landoj kaj lingvoj de la mondo, notoj pri regionoj de Ĉinio kaj ★ Hirotaka Masaaki (Vastalto): Praktika Esperanto-Japana Vortareto PEJV, versio 1.8, de oktobro 2010 / novembro 2012 (Gvanŝio 【地名】コワンシーチョワンツー自治区(広西壮族自治区,中国), =Gŭangŝjio) kaj
por GŭangŝjioPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2002, presite, paĝo 414), () (SAT, 2012??, paĝo ne indikita) kaj ★ reta eldono de 2020, vidita en aŭgusto 2024.

La referenco Gŭangŝjio en la teksto nun indikas PIV-eldonon de 2012, sed el tiu jaro ŝajne ne ekzistas eldono. Eble la nombro "2012" estas nur tajperaro kaj celiĝis la jaro "2002". @Salatonbv: Ĉu?

Ĉiukaze la formo Gvanŝio aspektus pli simpla ol la supozeble iom antaŭa formo Gŭangŝjio, kun esperantlingve nekutimaj kombinaĵoj "gŭ", "ngŝ" kaj "ŝji". Tial mi tute ne volas kontraŭbatali tiun formon de B. Wennergren kaj Vastalto. Nur ke ankaŭ diskutpaĝe estu dokumentitaj la referencoj. ThomasPusch (diskuto) 21:05, 23 aŭg. 2024 (UTC)[]

@ThomasPusch sed SAT eklaboris pri interreta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kiu publikiĝis la 4-an de aprilo 2012, ĉu ne ? Salatonbv (diskuto) 10:35, 24 aŭg. 2024 (UTC)[]
@Salatonbv: Ah mi komprenas nun, la informo estas kaŝita en duonfrazo "E@I realigis la projekton kaj beta-versio de reta PIV estis lanĉita la 4-an de aprilo 2012.[9]" de la ĉapitro "PIV 2020 en la Interreto" de la vikipedia teksto PIV. Hm, oni devus pli elstarigi en tiu teksto la nombron 2012. Kaj se oni nun ne plu povas rete vidi la "retan PIV 2012" (aŭ ĉu vi ankoraŭ havas aliron?), nun probable pli bonas referenci al "vortaro.net" kun enkonduka noto "Tiu ĉi TTT-ejo estas la interreta versio de la vortaro Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (= PIV 2020)" per la mallongigo "PIV 2020, reta eldono"... ThomasPusch (diskuto) 13:06, 24 aŭg. 2024 (UTC)[]