Saltu al enhavo

Siegfried Lenz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Literaturo > Germanlingva Literaturo > Siegfried LENZ < Germana Lingvo


Siegfried Lenz 2004-03-25

Siegfried LENZ [Sigfrid lenc] (naskiĝis la 17-an de marto 1926) estas germana verkisto.

Naskiĝinte en Lyck (nuntempe Pollando) li kiel 17-jarulo rekrutiĝis por la mararmeo, sed li dizertis kaj iĝis militkaptito. La spertoj akiritaj en tiu ĉi vivperiodo forte influis lian verkadon. Ekde 1945 li vivis en Hamburgo, vivtenis sin unue kiel ĵurnalisto kaj en la jaro 1951 li fariĝis libera verkisto. Li estis membro de la Gruppe 47.

Famaj verkoj:

  • Es waren Habichte in der Luft (romano, 1951)
  • Duell mit dem Schatten (romano, 1953)
  • So zärtlich war Suleyken (rakontoj, 1955)
  • Deutschstunde (romano, 1968)
  • Das Vorbild (romano, 1973)
  • Der Geist der Mirabelle (rakontoj, 1975)
  • Heimatmuseum (romano, 1978)
  • Der Verlust (romano, 1981)
  • Exerzierplatz (romano, 1985)
  • Die Klangprobe (romano, 1990)
  • Ludmilla (rakontoj, 1996)
  • Arnes Nachlass (romano, 1999)
  • Fundbüro (romano, 2003)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.siegfried-lenz.de