Saltu al enhavo

Gilbert Chevrolat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gil Chevrolat estis esperantisto aktiva en la SAT-movado.

Biografio

Gilbert Chevrolat naskiĝis la unuan de oktobro 1925 en Bagnolet, en la ĉirkaŭurbo de Parizo. Pri siaj infanaĝaj spertoj li rakontis en franclingva memeldonita teksto titolita « Sortie de Zone ». Profesie li estis ĥemiisto.

Li aliĝis al SAT en 1948 (matrikulo 25821) kaj tuj aktivis en ĝia Junulfako. En la SAT-medio li konatiĝis kun Ginette, juna fratino de Roland Grandière, kiu fariĝis lia edzino. Ekde 1960, li estis membro de la Plenum-Komitato de SAT. En 1971 li animis spektaklon dum la jubilea SAT-kongreso en Parizo, kaj en 1973 organizis grupan vojaĝon el Parizo al Toronto por la unua ekstereŭropa SAT-kongreso.

Dum sia lasta mandato kiel PK-ano (1981-1984) li prezidis la komitaton. Dum tiuj jaroj li interalie kunordigis la redaktadon de la dua volumo de la Historio de SAT (1953-1981), eldonita en 1982.

Post forlaso de asociaj respondecoj, li restis aktiva partoprenanto de kongresoj, ĝis tiu de SAT-Amikaro en La Roche sur Yon en 2004.

Li mortis en Montmorency la 30an de novembro 2005.

Rete legeblaj verkoj

Fontoj

  • Gil Chevrolat, nekrologo de Sylvie Ternant, La Sago n°23, februaro 2006, p6.
  • Informa slipo en la datumbazo de forpasintoj en Francio.