Saltu al enhavo

Fraŭleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Celibato estas needzeco ĉefe pastra pro ideologiaj, religiaj aŭ konsciencaj kialoj. Katolika Pastra celibato elformiĝis en la 3-4-a jarcento. Ĝis tiam la kristanaj pastroj rajtis geedziĝi. Poste aperis la bezono je la pastra virgeco kio iĝis tradicio. La skriba devigo je sen-geedzeca vivo aperis nur en 1022, laŭ ordono de papo Benedikto la 7-a en interkonsento de imperiestro Henriko la 2-a.

La celibato restis devo en la rom-katolika eklezio por ĉiuj pastroj, en la ortodoksa kaj orient-katolikaj eklezioj nur por altrangaj pastroj (episkopoj).

Tiu strikta kutimo kaŭzas ofte deflankiĝon de la viroj, malofte aperas eĉ pedofilio, kio forte damaĝas la katolikan eklezion. Kelkaj katolikaj pastroj, paroĥestroj en provinco evitas (pli ofte en la pasinto) tion per sengeedzeca kaŝ-kunvivo kun t.n. helpistinoj, purigistinoj de la paroĥejo. En Brazilo, ĝis la 19-a jarcento, ofte, post oficiala riproĉo, la episkopoj mem estis baptopatroj de gefiloj de la pastroj.

Laŭ brazila legendo, umikino de pastro fariĝas senkapa mulino.

Vidu ankaŭ