Wilhelm Conrad Röntgen: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e korekto |
Jujijo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
{{Informkesto sciencisto
|nomo = Wilhelm Conrad Röntgen
▲|bildo = Wilhelm Conrad Röntgen (1845--1923).jpg
▲|priskribo de bildo=Röntgen en la jaro 1896
|
▲|naskiĝo_dato = [[27-an de marto]] [[1845]]
|dato de morto = [[10-an de februaro]] [[1923]]
▲|naskiĝo_loko = [[Dosiero:Flag of Prussia 1892-1918.svg|22px]] [[Lennepo]], [[Prusio]]
|
|loĝloko =
|civitaneco =
|
Kiel registrite je 10:00, 11 sep. 2010
Wilhelm Conrad RÖNTGEN (Esperante: Rentgeno) (naskiĝis la 27-an de marto 1845 en Lennepo, mortis la 10-an de februaro 1923 en Munkeno) estis germana fizikisto.
La ĉefa merito de Röntgen estas la eltrovo de nevideblaj radioj, kiuj trapenetras preskaŭ ĉiun solidan materialon. Li faris tiun ĉi malkovron en la jaro 1895, dum sia laboro en la universitato de Würzburg. Pro la nekonata karaktero de la malkovrita radiado, li alnomis ĝin per la litero X, kaj tiu nomo, iksradioj plu restas kiel identigilo de lia malkovro, apud la ankaŭ uzata rentgenaj radioj.
Tiu malkovro malfermis tutan novan kampon de esplorado, kaj dum la sekvaj jaroj oni trovis kaj esploris plurajn novaj tipojn de radiado.
En la jaro 1901 li estis honorata per la unua disdonata Premio Nobel de Fiziko.
La al li ofertatan nobeltitolon li rifuzis, same kiel la patentigon de sia malkovro; ĉi-lastan li faris, ĉar li ne volis malhelpi la utiligon de siaj eltrovoj en la tekniko kaj la medicino.
Ĝis nun la rentgenaj radioj estas vaste uzataj por la sciencaj esploroj de atomoj, molekuloj kaj kristaloj, same kiel por la diagnostiko kaj la terapio de malsanoj. La danĝerajn kromefikojn de la radioj oni intertempe povas redukti, per tekniko nomata radiada protekto.